Altsasu/Alsasua (eŭske Altsasu, hispane Alsasua) estas hispana urbo kaj municipo en la forua Komunumo Navaro, situanta en la areo de Pamplono, la komarko Barranca kaj la valo Burunda. Ĝia loĝantaro estis 7 419 loĝantoj en 2017.
El 2016 la urbo atingis tutlandan atenton en amaskomunikiloj pro la kazo nomita "la ok el Altsasu". La 15an de oktobro 2016 en trinkejo de tiu municipo okazis kverelo inter lokaj junuloj unuflanke kaj civilgvardianoj (eksterserve) kaj iliaj partneroj aliflanke, kelkaj el kiuj estis vunditaj. La denuncoj rezultis en altaj prizonkondamnoj por la lokaj junuloj kaj komplikaj juraj rezultoj, kun polemikoj inter eŭskaj naciistoj unuflanke kaj hispanaj naciistoj aliflanke.